s i s t e m a o p e r a c i o n a l m a g n u x l i n u x | ~/ · documentação · suporte · sobre |
Next
Previous
Contents
11. Retposxto per Xfmail 1.3Xfmail estas retposxtprogramo kun plena MIME-subteno. Oni agordas gxin ene de la grafika surfaco. Sub la menuo "Misc" vi povas elekti diversajn menupunktojn por la konfigurado. La menupunkto "Appearance" kondukas al listo, kie oni povas rilatigi kodojn kaj tiparojn. Unue premu "Add" kaj indiku la plenan nomon de latin-3-tiparo. Ekz.
La tiparnomo nun aperas en la maldekstra listo. Por rilatigi gxin al la kodo "iso-8859-3" vi devas unue elekti tiun kodon en la dekstra listo kaj poste elekti la tiparon en la maldekstra listo. Nun premu "OK". Xfmail enhavas internan redkatilon per kies menuo "Language" vi povas elekti la gxustan kodon. Se vi volas uzi eksteran redaktilon vi povas iri per la menupunkto "Config Misc" kaj la butono "View/Edit" al pagxo, kie vi povas indiki gxin, ekzemple per:
Jen vi trovas Xfmail en la reto. Atentu ankoraux alian aferon. Estas ne cxiam facile sendi okbitan mesagxon. Cxar kelkaj serviloj ankoraux funkcias sepbite kaj simple ignoras la okan biton tiel, ke viaj E-literoj farigxas iuj aliaj signoj. Se vi tamen volas sendi okbite kaj uzas lokan Sendmail, vi startu gxin kun la elekto -B8BITMIME. Por trasendi okbitajn mesagxojn tra sepbitaj medioj ekzistas la normo
"quoted printable". Tiu rekodas okbitajn signoj per
signaro
Next Previous Contents |